|
Muziko:Bolero, de Antonio Cano, komponita en 1850. Legu. |
Kajero 48-a: la kovrilo.Nian kovrilon ni dediĉas al momento, kiam Robert Kaminsky polurigas la nomon de Zamenhof en ties strato de urbo Lodz en Pollando. Ŝajnas paradokse, ke post sukcesi havi stratojn dediĉitajn al Zamenhof aŭ al Esperanto, oni ne zorgas pri ili. Se la urbo forgesas pri ili, ni esperantistoj devas zorgi, ke ili estas puraj kaj legeblaj. Tion almenaŭ proponas grupo da lodzanoj.
Jakvo Schram diras interesajn pensojn pri Naciismo, internaciismo kaj sennaciismo. Kvankam ĝi estas longa eseo, mi ne povis ne fini legi ĝin je unu sido (seninterrompe). Mi kredas, ke tio okazos al vi ĉiuj, do mi ne cedis al tento tranĉi ĝin en du partojn. Pli ol eble aperos reagojn al liaj vortoj -fakte, ili aperis al mia Respondo al naciisto, kiu estas multe malpli valora-, kiujn ni publikigos, se ili havas sufiĉan kvaliton kaj etikedon. Tria kovriltemo estas tiu artikolo, de ni prikomentitan en la antaŭa numero de Kajeroj el la Sudo, la reago de Giorgio Silfer al artikolo de Laszlo Szilvasi La 20-jara jubileo de la (t)Raŭma Manifesto , kiun ni presis en nia antaŭa numero. Fine, mi devas aldoni kelkajn vortojn por klarigi kial ĉi numeron mi pretigis du monatojn pli frue ol atendate. El unu flanko, mi ne tre bone englutis tion, ke la numero de aprilo ne aperis, kaj el alia flanko, mi trovis sufiĉe da materialo por plenigi la 24 kutimajn paĝojn de nia magazino. Eĉ kelkajn mi devas lasi por la venonta! Tio signifas, ke nia magazino havas sufiĉe da bona sano. Fakte neniam antaŭe fartis tiel bone. :-) |
|
|
|
Muziko:Poemojn verkante, anonima kanto. Legu. |
ALVOKO AL ĈIUJ HALE-ANOJ |
|
|
|
Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu |
Kajeroj el la Sudo: Manĉeto
Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
Faras la Kajeron:Provkorekto: José Pina Tuells. Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez. Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez. Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton. Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro. |
|
|
Muziko:Cuba, komponita de Isaac Albéniz, kadre de sia Sŭito Hispanio. Legu |
Redaktore, sendepende, libere, eĉ liberecane...
Oni legis al mi strangan artikolon verkitan de nia iama respondeculo pri libroservo en magazino Laŭte. Laŭ tiu artikolo, mi estas perfidanto al laborista kaŭzo, HALE estas aro da malbonaj esperantistoj, kaj ĉiu leganto nia estas imperiisto hispana. Oni sendas nin ĉiujn al fek', finfine. Mi sendis lakonan reagon al la redaktoro de tiu magazino, kaj ne plu dediĉis mian atenton al tiu infana afereto, sed kelkaj kamaradoj atentigis min pri tiu afero en la lasta kunveno de HALE, kaj mi nun opinias, ke oni devas diri ion ĉi tie pri tiu bedaŭrindaĵo.
La motivo por ĉagreno estis la publikigo ĉe niaj paĝoj de artikolo verkita de falangisto Fernando Letamandía pri La provizordungaj per-entreprenoj. Strangaĵo estas, ke Snajpero, la reaganto, ne atakis la ideojn enhavatajn de tiu artikolo, sed la artikoliston mem, ĉar li apartenas -verŝajne- al Falangiista Partio. Kelkaj aliaj kamaradoj pli ĝentile atentigis nin pri tio, ke en laborista magazino oni ne devas permesi, ke tiuj fiuloj kunlaboru, eĉ verke. Tio estus longa debato, sed mi nur referencas vin al tiuj vortoj, kiuj legeblas en nia antaŭa paĝo, kiuj koncize proklamas la filozofion eldonan de nia magazino: ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj, sed tamen ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon. Tio povas ŝajni tro restriktiva, ĉar ĝi lasas en paperkesto artikolojn tiaj, kiaj tiu de Snajpero kaj ties adekvatajn reagojn. Sed aliflanke tio asertas tian liberecon pri penso kaj preso, kia ne oftas en malkleraj etosoj. Eble S-ro Fernando Letamendía estas falangiisto, kaj eble falangiismo estas tiel fia, kiel oni ŝajnas kredi ene kaj malene de Hispanio, sed mi volonte preferas kontraŭstari tiajn homojn argumente ol perforte, racie ol bate. Mi ne scias, ĉu konvenas al laborista ideologio aŭ ne, ke ĉiu povas publikigi sian opinion ĉe ni aŭ ne. Vere, mi ne havas ideologion. Mi preferas havi ideojn. Kaj vere ĉiu ideologio entenas kelkajn bonegajn ideojn, eĉ se tro ofte pakumatajn per perfortanta rubaĵo. Kelkaj eĉ diras, ke ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin. Mi male opinias, ke pro tio, ke oni estas homaj, oni kreas bonajn ideologiojn, kiujn trouloj aĉigas, kaj finfine ideologioj korsetigas ties kernajn bonajn ideojn, senvalorigante la tutan ideologion. Pro tio mi aŭdas ĉies ideojn, kaj publikigas tiujn, kiuj mi konsideras, ke utilas aŭ valoras. Aliflanke, ĉi tiu magazino estas bulteno de laborista asocio, kiu ankaŭ fieras nomi sin kleriga. Povas ne konveni al ĝiaj celoj aŭ sinteno la laboro de ĉi-tiu redaktoro. Mi, sekve, metas mian oficon je ĝia dispono. Kiel dirite en numero 32, bona redaktado postulas kompletan sendependecon. Mi ne scias fari alimaniere. Oni sugestis, ke mi serĉu modelon en aliaj esperantaj laboristaj magazinoj, kiel SAT-Amikaro, SLEA-informilo, aŭ Liberecana Ligilo, sed mi opinias, ke la franca, sveda aŭ belga realo estas malsama al tiu de Hispanio. Do, tion , kion mi povas oferti al haleanaro, enhavas la dek punktoj de mi senditaj al redaktoro de Laŭte, kaj kiun mi publikigas en sekvantaj paĝoj. Amike, sed kamaradece, Jesuo |
|
|
Muziko:Himno de Riego, variita de mi mem. Noto. Legu |
Pri pasia reago al alies opinioPri la artikolo aperinta en la numero 149-a de Laŭte verkita de Snajpero kaj titolita Faŝistoj, hipokriteco kaj aliaj fiaĵoj, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo deziras klarigi la jenajn punktojn:
Jesuo |
Noto pri la Himno de Riego.- Ĉi tiu estis la himno de la Dua Hispana Respubliko, honore al Rafael del Riego, leŭtenanto-kolonelo de la hispana armeo, kiu ribelis en 1820 por libereco kaj demokratio. La himno mem ne referencas al Riego, sed ĝi estis mendita de li por ke siaj soldatoj marŝu je ĝiaj sonoj kiam ili kampanis tra Andaluzio por libereco. La himnon malpermesis maldemokratiaj reĝimoj de Fernando 7-a, Isabel II-a kaj Fransisko Franko. Reiri al Pasia reago al alies opinio.. |
| Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 28-an de septembro de 2000. |
|
|
|
Muziko:Mazurko, komponita de Antonjo Kano la lastan jarcenton. Legu |
Informoj de la Prezidanto
Kiel Prezidanto de Hale mi devas refuzi la atakojn de Snajpero, kiam li atakis al ĉiuj haleanoj. Min surprizis la artikolo de Snajpero: li ne argumentis nur insultis. Ghandi, Monstesquieu, Voltaire, Fray Bartolomé de la Casas, Einstenin, Bertrand Russell havis ion similan: ili havis ideojn. Mi pensas ke ne estas necese insulti por defendi oniajn ideojn: argumentoj sufiĉas. Min surprizis la artikolo de Snajpero: li skribis ke li konsentís kun la argumento de la falangisto. Ne atakas li lina argumentojn (li povis diri ke la falangisto ne havas moralan aŭtoritaton ĉar se ili regis dum 40 jaroj en Hispanio, ili povis doni la entreprenojn al la laboristoj, kiel diris la programo de Falango). Li kunsentis kun la falangisto, sed atakis per insultoj al la HALEanoj. Min surprizis la artikolon de Snajpero: li diris ke HALE estas malpuriga. Se nia HALE estas malpuriga ni supozas ke Snajpero estas puro (kiel la naziistoj) sed dum mi estas Prezidanto de HALE la pordoj estas malfermita al la homoj malpuraj: anariistoj, masonistoj, rosacrucistoj, virinoj, ne blankaj viroj, blankaj viroj, ktp. Dum mi estas Prezidanto de HALE kaj la HALEanoj volas, Kajeroj el la Sudo defendos la liberpenson sen insulti, eĉ la ideojn de Snajpero, kiam li skribas kun ideoj sen insulti. Finfine mi volas diri, ke Kajeroj el la Sudo defendas la liberpenson: Musolini diris ke li estas socialista (sed la socialistoj estis en la mallliberejo). Hitler diris ke li estas socalisto (sed la komunistoj, anarkiistoj, liberpensulo estis en la koncentrejo), Stalin ankaŭ diris, ke li vivas en socialisma lando (sed multaj socialistoj mortis en la koncentrejo) sed ĉiuj atakis la liberpenson kaj la liberajn ĵurnalojn. Finfine Franco diris ke li ŝatus regi kun liberpreso! Sed la ĵurnaloj, dum la epoko de Franco, ne estis liberaj. Cu vi defendas la liberpenson? Cu vi defendas la liberĵurnalojn? Se la respondo estas jes, vi komprenas ke la redaktoro publikigis la artikolon de la Snajpero kvankam nek li nek mi estas falangistoj eĉ se ni ne ŝatis publikigi la artikolon. Sed la falangisto ne insultis sed argumentis kaj se oni volas luktadi kontraŭ rasismo, kontraŭ faŝismo, oni devas havi argumentoj kaj ne insulti. Se mi eraras bonvolu konvinki min per argumentoj. |
| Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 25-an de septembro de 2000. |
|
|
|
Muziko:Studo n-ro 3-a, komponita de Antonjo Kano. Legu |
73a SAT-KONGRESO EN MOSKVOInter la 15-a kaj la 23-a de junio 200 okazis la 73-a kongreso de SAT en Moskvo (Rusa Federacio). La kongreson partoprenis entute 125 personoj. Krom la laborkunsidojn (entute 5) la gekongresanoj povis ĝui diversajn tre kvalitajn prelegojn, kulturajn programerojn, ekskursojn, kaj sperti jam tradicie konatan kamaradecan kaj familiecan etosoj. Dum siaj seriozaj laboroj, en kiuj partoprenis ĉiuj gekongresanoj (kun la voĉdono de nur SAT-membroj), la kongreso preparis jenan deklaracion (kun celo traduki ĝin en naciajn lingvojn kaj liveri ĝin al la naciaj amasmedioj): DEKLARACIO DE LA 73-A SAT KONGRESO EN MOSKVO (12-23.07.2000)La 73-a SAT-kongreso, okazinta de la 15-a ĝis la 23-a de julio en Moskvo (Rusio) :
|
| Kreita de Jesuo de las Heras la 20-an de oktobro de 2000. |
|
Muziko:La espero, komponita de F. de Menil laŭ vortoj de L. Zamenhof. Aranĝita de Dimitar Terziev kaj orĥestrigita de mi. Legu |
Imitinde, ekz. (sed ne nur) ĉe ago-tago
Lokaj esperantistoj el la urbo Lodz, Pollando pruvis per sia agado, ke samideanoj devus senti sin devigita zorgi pri ofte forgesataj ZEOj (Zamenhofaj aŭ Esperantaj Objektoj. La 16-an de septembro je ĉeesto de invititaj ĵurnalistoj ili purigis bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendantan ĉe la strato nomita pri la iniciatinto de nia lingvo. Purigitaj estis ankaŭ ĉiuj strataj tabuletoj laŭlonge de lia strato. Tiu ĉi agado okazis dum la 81-a datreveno de dono al la unua strato en Pollando nomon de L. Zamenhof kaj estis samtempe bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememori al loĝantaro pri ekzisto de E-movado en la urbo. La evento, malgraŭ ke sen iu granda impeto, fruktis per intervjuoj en du lokaj brodkastejoj, raporto en loka televidilo kaj lokaj gazetoj kaj anonco de pli granda artikolo en la gazeto. Esperantistoj el Lodz pere sia agado volus ankaŭ alvoki fondintoj de ĉiuj tabuloj kaj monumentoj al zorgado pri ili. Ili ankaŭ insiste persvadas al samideanoj el tuta Esperantujo imitadon. En nomo de lodzaj esperantistoj |
| Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000. |
|
Muziko:La internacia, kvankam origine socialisma kanto, Ludoviko Briso variigis ĝin sufiĉe malgaje por ke ĝi sonu kiel plora plendo kontraŭ terurismo, kiuj neniam devis esti aperota. Legu |
Spegulo ne mia de l' homaroal (prefere kontraŭ) sendependistaj novfaŝistojkorsikoj baskoj kaj aliaj bretonojsendependiĝo mia pugo
nur kadavroj por faŝistojpostmodernismo foje ne bremsas novnaziismon banditoj gangsteroj falsaj revoluciuloj mensoguloj napoleonidoj alkaponidoj hitleridoj rasistoj simplaj stultaj murdistoj torturistoj teroristoj mi fajfas je vio mi fekas je vi ja reakcia ĉar esence eĉ historie moderna eble ankoraŭ sennaciista mi? jes Laurent Septier |
| Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 28-an de decembro de 2000. |
|
Muziko:Ploro por bonulo, komponita de Fernando Sor en 1832 (Studo 60, 24). Legu |
FORPASO DE PROFESORO ANTON ZACHARIAS |
|
Muziko:Valso en re, komponita de Fransisko Tárrega. Legu |
Limoj al la esprimliberokadre de laborisma Esperanto-organo, kaj la fenomeno de nova falango.Refuto al la ofenda artikolo Faŝistoj, hipokriteco kaj aliaj fiaĵoj aperita en revuo Laŭte!
Antaŭ kelkaj monatoj mi havis neformalan renkonton kun membroj de politika partio nomata Falango Hispana. La sola mencio de tiu nomo alportis min, simile al aliaj laboristoj, la suspekton pri la faŝisteco de ĝiaj uzantoj, pro la apogado de konfesitaj falangistoj al la diktatora reĝimo de Generalo Franko. Tamen mia suspektemo iom post iom malaperis dum ni babilis pri diversaj temoj, ne nur pri la famaj 40 jaroj de faŝista diktaturo en Hispanio, sed ankaŭ pri la tiamaj sociekonomiaj problemoj, kaj rilate la proponaron de Falango favore al: rekta demokratio; maksimuma povo por la municipoj; respekto al la ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj; laborista regado de la privataj entreprenoj; starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca kies roloj estus la kontrolo de la produktado; ellaborado de laborleĝoj kaj sociaj regularoj; ŝtata kontrolo de la kreditsistemo kaj sociigo de la urbaj terenoj surkonstrueblaj; cele al evito de la spekulacio, planoj por efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj kaj almozuloj en la socion; redistribuo de la kamparaj bienegoj; ŝtato bazita sur la konsento libervola kaj neperforta de siaj komunumoj; ktp. Ankaŭ ili defendiĝis kontraŭ la kulpigo de faŝisteco, argumentante ke Franko, profitante politike streĉitan situacion, perforte ŝanĝigis ties politikan idearon, enkarcerigis kelkajn falangistojn kontraŭajn al li, koruptis aliajn per politikaj postenoj, kaj tutmondigis la ideon pri plena koincido de la frankismo kaj la falangismo en Hispanio. Resume, ke Franko perfidis la Falangon, persekutis la aŭtentajn falangistojn, kaj transformigis la originale progreseman partion en enton vakuitan de siaj socitransformigaj ideoj je la mezuro de la diktaturaj interesoj. Aŭdinte tiun version mi nek fidis nek malfidis pri ili, sed pensis ke eble estus riĉige por nia kolektivo ekkoni la sociekomiajn proponojn de tiu partio. Post nelonge atingis miajn manojn la pripolemikota artikolo de la falangisto Fernando Letamendía pri la ekspluatado kapitalisma de la provizordungaj perentreprenoj, enhavante proponojn de bojkoto al ili kaj por ties malaperigo. Per la argumento de la enriĉigo de la laborista debato, kaj ke ŝajne, Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo, kaj konstatinte ke la teksto menciita enhavis absolute nenion favoran al la faŝismo, la politikan maltoleremon, kapitalismon, aŭ rasismon (ĉiuj el ili konsiderendaj kvazaŭ nigraj bestoj de nia kolektivo), mi sukcesis konvinki la redaktoron de Kajeroj el la Sudo publikigi la artikolon ene de la numero 46-a. Post kelkaj monatoj (jam aperinta la numero 47-a) kaj kun granda ĝeno, mi ricevis la novaĵon pri ekstarigo de akra kampanjo kontraŭ ambaŭ, la estraro de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), kaj la stabanoj de sia organo, Kajeroj el la Sudo, pro la publikigo de artikolo de iu falangisto. Ĉu ekzistis sola falango (tiu, kiu servis Frankon), ĉu ankaŭ alia kun malsamaj trajtoj?, jen la demando de samideano el Germanio, kiun mi jam respondis je la unua parto de ĉiteksto. Rilate la alian reagon aperitan en Laŭte! Kaj rubrikita de Snajpero, mi opinias ĝin sennecese ofenda kaj damaĝa por la esprimolibero. Kiel mi antaŭdiris, leginte la artikolon atakitan, estis en tiu neniu ero de ajnaj faŝismo aŭ politika maltoleremo. Samlingvano Snajpero kondamnis la esprimon forta ŝtato kaj la konfuzan uzon de la terminoj ŝtato kaj nacio aperintaj en la teksto, montrante ilin kiel pruvojn de la faŝisteco de la verkinto, kaj, samtempe, de la maldececo de tiuj, kiuj publikigis ĝin asocio de malbonaj esperantistoj eble ne laboristaj. Refute al tiaj pruvoj mi diras ke, unue, la esprimo ŝtato fota ne estas ekskluzive uzita de la faŝistoj, sed ankaŭ de kelkaj demokratoj okaze de siaj politikaj intervenoj, kaj due, la konfuzigan uzon de la terminoj ŝtato kaj nacio estas konstanto en plej demokratiaj landoj, kiuj havas miskomprenojn inter siaj centraj estraroj kaj siaj suverenismaj regionoj. Mi pardonpetas pri la preseraroj aperintaj en la atakita teksto, sed ankaŭ mi invitas ĉiujn relegi ĝin atente celante konstatigi ke ties verkostilo tute estas nek fuŝa nek rubaĵo, sed sufiĉe bonkvalita. Domaĝe ke neniu el la kritikintoj pritaksis la proponojn de la artikolo rilate la provizordungajn perentreprenojn, sed tamen ili direktis siajn atakojn kontraŭ la verkinton mem kaŭze nur de lia politika aneco. Ne estus la unua fojo kiam oni trovas trezoron en naŭziga loko, tial, eĉ en la kazo ke la verkinto estus vere faŝisma, oni pritaksu siajn sugestojn antaŭ ol kondamni lin, agi alimaniere ne decus en klerigitaj demokrataj medioj amantaj de la esprimolibero kaj ĝi onin morale similigus al la faŝistoj mem. Krome, mi kredas ke antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj. Rilate la kontraŭnaciismon aŭ la hispanan naciismon atribuitajn al nia revuo, mi klarigos ke en HALE ekzistas pluraj tendencoj rilate centroregismon, suverenismojn regionajn kaj sennaciismon. Mi mem kredas, ke estus konvene kaj eble interharmoniigi la tri tendencojn en Hispanio kaj mi volonte akceptus ke iu regiono de Hispanio aranĝus referendumon por difini sian estontecon rilate la ceterajn partojn de la ŝtato, eĉ mi kredas (eble tro utopie), ke ni, la esperantistoj de Hispanio, devos kiel eble plej frue proponi serioze ke en tiu ĉi ŝtato oni reformu la konstitucion tiel ke la oficiala lingvo de nia lando estos Esperanto anstataŭ la hispana por eviti la suspektemojn de la popoloj kiuj uzas denaskajn lingvojn malsamajn de la oficiala hispana en siaj teritorioj. Samideane via, José Pina Tuells |
| Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000. |
|
Muziko:Sonata en do, estis verkita de Fernando Sor. Legu |
Ie en la mondo ekzistas ankoraŭ popoloj kaj brutaroj, sed ne ĉe ni, karaj fratoj: ĉi-tie troviĝas ŝtatoj. Ŝtato? Kio tio estas? Nu! Malfermu la orelojn, ĉar nun mi diros mian vorton pri la morto de l popoloj.
Nomiĝas ŝtato la plej malvarma el ĉiuj malvarmaj monstroj. Malvarma estas ankaŭ ĝia mensogo; kaj ĉi tiu mensogo rampas el ĝia buŝo: Mi, la ŝtato, estas la popolo. Mensogo ĝi estas! Kreantoj estis tiuj, kiuj kreis la popolojn kaj drapiris ilin per la kredo kaj la amo: tie ili servis la vivon.
Detruantoj ili estas: ili metas kaptilojn por multaj kaj nomis ilin ŝtato: ili drapiris ilin per sabro kaj cent sopiroj .
Kie ekzistas ankoraŭ popolo, tiu ne komprenas la ŝtaton kaj malamas ĝin kiel malican okulon kaj pekon kontraŭ moroj kaj rajtoj
Ĉi-tiun signon mi donas al vi: ĉiu popolo parolas sian idiomon de bono kaj malbono: ĉi tiun lingvon la najbaro ne komprenas. Sian lingvon ĝi inventis laŭ moroj kaj rajtoj. Sed la ŝato mensogas en ĉiuj idiomoj pri bono kaj malbono; kaj kion ajn ĝi diras, ĝi mensogas - kaj kion ajn ĝi havas, ŝtele ĝi ĝin ekhavis.
Ĝis ĉi tie la eltiraĵo el Tiele parolis Zaratustra de Friedrich Nietzsche
Kiam oni legis librojn pri la naciismo, ĉiuj verkistoj situigas la komencon, de la naciisma ideo, ĉe la Franca Revolucio de 1789; aŭ kiel Francis Fukuyama, kiu referencas al la usona historio, kaj pro tio parolas pri la jaro 1776. Nur ĉe Eŭgeno Lanti, unu el la fondintoj de SAT, mi legis pri naciismo komenciĝinta jam ĉe la antikvaj egiptoj, kaj kvankam la teorio de Lanti estas ege interesa, mi tamen ne tro ofte prenis partojn el lia tezo kiu rilatas al naciismo, ĉar laŭ mi Lanti intermiksis naciismon kun identeco.
Naciismo, laŭ la plimulto de filozofoj, datiĝas el la 18a jarcento kaj celis grupigi/dislimigi teritorion kun enloĝantaro, kiu havas, aŭ pri kiu oni pensas, ke ĝi havas, senton da komuneco. La kreado de nacioj okazis samtempe kun la industria revolucio, dum la kreado de - sub influo de Adamo Smith - moderna kapitalisma ekonomiko.
Naciismo pro tio, almenaŭ laŭ mia kompreno, estas reakcia koncepto, kaj kvankam antaŭ la dua mondmilito kelkaj konataj progresemuloj defendis la naciisman ideon en Belgio, la plej grava ekzemplo de defendanto de la naciisma idearo estis sendube Jef Van Ekxtergem, la famega marksisto, kiu mortis pro siaj ideoj, post la milito, neniu sin mem respektanta progresemulo, kuraĝis plu defendi naciismon, ĉar naciismo estis tro multe ligita kun faŝismo. Ni povas diri ke naciismo estas la fratino de faŝismo.
Male, la progresema penso nuntempe plene situiĝas en la liberal - demokrateca penso.
Liberala demokratio? Jes, ĉar la dimensio de la industriigita liberala ekonomiko bezonis, precipe en la komenco, krei unuojn, sufice grandajn, por esti konkurencivaj en la libera mondmerkato, pro tio la esprimo liberala demokratio, do certe ne rilatas la nov-liberalisma penso, kiu laŭ mia kompreno estas simple defendanto de kruda kapitalismo. Mi pensas, ke ni ĉiuj devas akcepti, ke la komunisma totalismo, kiel ĝi vivis en la Orienta Eŭropo, ne plu ekzistas kaj ankaŭ ne plu havas ekzistbezonon. La komunismo el Ruslando kaj Ĉinio certe havis sian influon al la kreado de la nuna liberala demokrata penso en Eŭropo, kaj mi pensas,, ke la ido de la iama eŭro-komunismo, kiel ĝi vivas nuntempe en multe pli modernaj formoj de la Neregistaraj Organizoj (NRO), gardas kaj protektas nin, por ke la liberala demokratio ne forglitu al sovaĝa kapitalismo.
La nacioj devis krei akcepteblan motivadon por la asociigo, la federigo de diversaj regionoj kadre de nova ŝtato. Oni devas elpensi ion, kio la popolgrupojn kunligis, popolgrupojn, kiuj antaŭe apenaŭ havis kontakton aŭ ligon, por ke oni povu krei liberan merkaton, la bazon de liberala demokratieco.
Permesu, ke mi pro tio konsideras kiun ajn formon de naciismo dekstra kaj reakcia koncepto.
Kiel jam dirite, la totalismo de landoj kiel Ruslando kaj Ĉinio sub gvidado de la stalinisma penso ne plu povas konvinki la progreseman mondon, certe ne post la Ribelo de Hungario kontraŭ Ruslando en 1956, sed certe post la konstato, ke la ekonomio en la komunismaj satelitoj stagnas, (ankaŭ ĉirkaŭ la sama tempo),oni komprenis, ke la komunisma revolucio, ne nur donis malliberecon, sed ankaŭ ne kapablis krei alternativon al la pli efika liberala demokratio. Al tiuj, kiuj nun pensas, ke mi akordiĝis kun la kapitalisma sistemo, mi devas diri, ke kvankam mi estas nek marksisto, nek komunisto, estas forta kontraŭ-kapitalisto. Kiel liberecano mi kredas nur je socio, kie ĉiuj homoj ĝuas plenan liberecon, kia ne ekzistas, laŭ mi, en la ĵus menciitaj sistemoj.
Ege interesa estas la tezo de Wilie Verhoysen, nederlanda liberecano, kiu loĝas en Belgio, ke la nacioj fontis, interalie, el la malaperado de la komuna latina lingvo.
Li skribis pri tio, ke krom la ruiniĝo de la malnovaj dinastioj kaj la malapero de malnovaj religiaj komunumoj ankaŭ la tielnomata universala lingvo de la mezepoko, la latino, forte perdis sian valoron, kiam en 1800 la moderna historio ekkomenciĝis.
La libropresado estis alia elemento kiu gravis por la nacia idearo.
La latina dum jarcentoj la lingvo de la Eklezio estis, post la ekapero de la libropresado, alie taksata. Per ĝi kreiĝis lingvo, kiu peris ne nur la eklezian dogmaron, sed enhavis ankaŭ interkomunikad-eblojn inter homoj de samaj interesoj, sciencon, popolrakontojn, literaturon. Fakte, dank al libropresado kreiĝis grupoj da homoj, kiuj per la lingvo unuiĝis. Tiu fakto eble valoras por ni, esperantanoj kaj ĉu ventuale pro tio diktatoroj dum la pasinteco nepre volis malaperigi nian karan lingvon? La libropresarto rezultigis la aperadon de preslingvo, iu norma lingvo, kunigado de diversaj dialektoj kun la rezulto, ke fine la plej forta dialekto superis ĉiujn aliajn . Tiuj normaj lingvoj aperis post 1800, ĉar ĝuste ek de tiam kreiĝis per publikigaĵoj, literaturo kaj revuoj, normaj lingvoj.
Naciismo plej verŝajne kuŝas en la idearo priskribita de Platono en la verko Ŝtato. La homa animo, li skribis, konsistas el 3 partoj: la sopiranta parto; la rezonanta parto kaj la parto, kiun li nomis Thymos aŭ la entuziasmo. Grandaj partoj de la homa konduto povas esti klarigitaj el kombino de la du unuaj partoj, sopiro kaj rezonado. Sopiro instigas la homon serĉi aferojn ekster si mem, esplori, dum rezonado montras al ili la plej bonan, plej facilan manieron atingi tion. Tamen, homaj estaĵoj serĉas krome, la rekonon de propra valoro, aŭ rekonon de la homoj, aferoj aŭ principoj al kiuj ili povas doni valoron. La inklino aldoni certan valoron aŭ peti valoron al tiu ideo ni nomas nuntempe memestimon. La sento de tiu memestimo fontas el tiu parto de la animo priskribita de Platono kiel Thymos. Thymos estas iu formo de denaska sento de homa justeco. Homoj kredas, ke ili havas certan valoron, kaj kiam aliaj traktas ilin kiel senvalorajn, ili spertas la emocion furiozon. Kiam tamen homoj krome ne povas kontentigi la propran senton pri memestimo, ili sentas honton kaj kiam ili en akordo kun la propra valoro estas pritraktataj, ili sentas fieron. La sopiro al rekono kaj la kunligitaj emocioj de kolero, honto kaj fiero, estas partoj de la homa personeco, kiu estas decida en la politika vivo. La tuta historia procezo direktiĝis al tiu senco. (Hegel)
Mi reprenas parton el la Platona-diraĵo: Kiam homoj estas traktataj konforme kun la propra valoro, ili sentas fieron. Ĉu pro tio la naciismo estas bazita sur propra fiero, ĉu naciismo ne donas al la homoj tiun propran fieron, al kiuj ili sopiras? Plej verŝajne jes, sed la problemo aperos ekde la momento, kiam propra fiero (en la kolektiva penso de nacioj ) transiras al maltoleremo, ĉar, la propra fiero, en la kolektiva penso de nacioj, superas la senton de memkontenteco (singlorado??). Nacio estas formo de kolektivo aŭ pli bone dirite, nacio enhavas kolektivan penson, NI la germanoj, francoj, nederlandanoj, belgoj, ni la supera raso, aŭ ĉu ni nun prefere parolas pri la sociintegra funkcio de la naciismo, kiu kreas la trompan ŝajnon de intereskomuneco de ĉiuj nacianoj, ĉu burĝoj, ĉu proletoj. En nia kolektiva penso ni postulas rajtojn, sed facile forgesas devojn. Kiel mi je la komenco diris, la nacio fontis el la Franca revolucio, la revolucio de libereco, egaleco kaj frateco, sed diru al mi, diable, kie mi povas, en nacioj retrovi liberecon, aŭ ĉu vi konsideras submetiĝon al la kolektiva penso, formo de libereco? Obeado al deviga kolektivismo estas for de iu ajn formo de libereco. Ankaŭ egaleco estas io, kion mi, eĉ farante multe da peno, ne retrovas en nacio, ĉar en nacioj, nur tiuj egalas kiuj apartenas al la nacio, kaj eĉ pri tio ekzistas dubo. Frateco, nun tiu vorto iĝas ridinda, kiam kiel nun, la naciaj ŝtatoj fermas la limojn al eksterlandaj gastoj, al niaj fratoj, kiuj kiel individuoj rajtas klopodi plialtigi sian vivnivelon. Sed kion ni nacianoj postulas de niaj eksterlandaj fratoj? Ni postulas de ili nur devojn, kaj eĉ la rajton protesti kontraŭ sian mizeran sorton, ni klopodas malpermesi. Ni. la kolektivo, la nacio parolas pri kontraŭleĝuloj, kiuj enpenetras nian naskiĝlandon, nian teron. Kvankam laŭ mia scio la tero devus aparteni al ĉiuj.
Antaŭ 2 jaroj mi komparis ĉi tie, en la sama loko la ideojn pri homaj rajtoj, kaj la teksto poste aperis en Sennaciulo, la revuo de la Sennacieca Asocio Tutmonda kaj estis interalie pridiskutata en Laŭte, la liberesprimgazeto de Kribo. Fine, la diskuto terure akriĝis, kiam mi esprimis mian malfidon al la ĞUniversala deklaracio pri homaj rajtojğ, kiu laŭ mi estas simple teksto de politikistoj, teksto, kiun honestaj homoj ne bezonas, kiuj el si mem respektas alies rajtojn, sed kiun ni bezonas por atentigi ŝtatojn kaj naciojn pri ilia malrespekto al la rajtoj de individuoj aŭ grupoj.
Nacioj altrudas al la homoj, kiuj loĝas en tiu kolektivo, regulojn kaj devojn, kiuj forte limigas la homajn rajtojn. Oni povas esti parto de la nacia kolektivo, nur kiam oni parolas la lingvon de la kolektivo. Do se vi sentas vin kosmopolito kaj vi volas uzi ekzemple la interkomunikilon Esperanton, tio ne eblas, ĉar vi devas obei la lingvan regularon de la kolektivo. Enmigrantoj devas adaptiĝi al la moroj kaj kutimoj kaj kompreneble la lingvo de la nacio por esti akceptataj. Mi povas interpreti tion nur kiel maltoleremon, kiel senton de supereco super aliaj homoj de malsama klano, grupo aŭ nacio.
Naciismo ne kaŝas la malkonsenton inter nacio kaj dinastika regno: ĉu la Franca Revolucio rezultigis, ke la popola naciismo ŝanĝiĝis al la nuna naciismo de la ŝtato? En sia verko ĞSendankecoğ Alain Finkielkraut, priskribis ke la nobelaro, kiu post la Franca revolucio troviĝis en danĝero, kreis el la popola identeco iun novan, la ŝtat-naciismon, la nunajn reĝlandajn naciismojn, tiel zorgante ke por ili daŭre restu loko.
Mi jam klopodas vendi al vi la fakton, ke naciismo estas reakcia ideo, pro la fakto, ke en nacioj ne ekzistas individua libereco, eĉ kiam ni parolas pri la naciismo, kiu protektas la lokan lingvon, morojn kaj kutimojn, ĉar tio estas por mi la jam menciita popola identeco . Por mi naciismo estas patrino, kiu kun la infano sur la brako enpuŝatas la gaskameron. Ĉe ni ĉio estas pli bona oni iam diris, kaj propran popolon antaŭ ĉiuj, estas la nuna slogano. Flagoj, standardoj kaj simboloj estas kiel dioj benataj, oni surgenuiĝas kaj klinas la kapon antaŭ la naciaj simboloj kaj ties gvidantaro.
Afero, kiu ankaŭ restas ege nebula por mi estas: ekde kiam oni apartenas al La Nacio? Ĉu post unu generacio? Certe ne, ĉar la dua generacio de turkoj kaj marokanoj, eĉ havante identeckarton de nia nacio, daŭre restas en la okulo de naciisto fremduloj. Do eĉ se vi klopodas submeti vin al la devoj de la nacia kolektivo, tio ne signifas, ke vi iĝos akceptata. Eble kelkaj inter vi nun pensas, ja nordafrikanoj kaj turkoj, sed ili havas la malĝustan koloron. Sciu, ke mi persone konas viron, kiu apartenas al la 3a generacio de nederlandanoj, kiu loĝas en Belgio, kaj kiam li ekzemple post futbalmaĉo dum la ludo por la mondpokalo diris : ni gajnis, celante la belgan nacian teamon, ĉiuj tuj diris : sed la nederlandanoj ne ludis hieraŭ. Kvankam tiu persono flue parolas la lokan dialekton kaj krom la praavo havas neniun ligon kun Nederlando, ĉiuj daŭre konsideras lin nederlandano. Naciismo ne havas lokon por novaj nacianoj.
Inverse mi spertis alie. Amiko, judo, parolis kun mi pri la problemoj de ekstremnaciismo, pri grupo, kiu dum elektoj atingas bonan duan lokon. Kion vi faros, mi demandis, kiam la naciistoj estos la plej potenca partio? Ho, li respondis, mi iros al mia patrio, al Israelio! Sed, mi reagis, laŭ mia scio vi neniam estis en Israelio, kial vi povas paroli pri Ğmia patrioğ parolante pri lando, kiun vi eĉ neniam vizitis? Israelio estas la patrio de ĉiuj judoj por ĝi mi volas morti, estis la reago de mia amiko, kiun mi ĝis tiam konsideris normala.
Por ĝi mi volas morti, li diris. Imagu, karaj amikoj, morti por eltrovaĵo de la potenco, de la reganta klaso, kiu bezonas nian sangon por ke ili ne perdu la potencon.
Kiel dirite je la komenco, mi ne volis konsulti la lantian verkon Naciismo, ĉar mi pensis, ke inter 1930, la tempo kiam li verkis la studon, kaj nun, okazis grandan ŝanĝon en la penso de la homoj. La komunisma Ruslando malaperis kaj la marksisma teorio akceptiĝis en pli nova formo en la liberala demokratio kiel sociala apogilo de la liberala penso, sed bedaŭrinde la homoj daŭre limigas la kunvivantojn per limoj de klasoj, triboj, grupoj, kaj nacioj, al kiu vi nur rajtas aparteni, kiam vi rekonformas kun certajn kutimojn kaj regulojn.
En la studo de Lanti mi legis: kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj. Nun mi timas, ke Lanti pravas, ĉar nacio, lando, patrio kaj ŝtato estas konstruo, al kiu vi rajtas kaj devas aparteni sen mem povi decidi ĉu vi ja aŭ ne volas tion. Belgio estas mia nacio, ŝtato, lando kaj patrio kaj oficiale mi apenaŭ povas nei tion. Kvankam mi ne havas intereson pri Flandrio, aŭ Belgio, mi devas kunporti identeckarton por ke la ĝendarmoj ne povu puni min, mi devas povi pruvi mian naciecon, ŝtatanecon. Mi jam konstatis, ke kiam mi diras ke mi estas liberecano, ke homoj iom kompate ridas, sed dirante, ke mi sentas min sennaciano vere povas furiozigi pli multe da personoj ol oni povas imagi. Kiam mi eklernis Esperanton, mi kredis eniri mondon de senlimeco, sennacieco, kosmopolita libereco. Bedaŭrinde mi rapide koliziis kun la sama maltoleremo kiel en la medio de la denaska lingvo.
Karl Marx iam diris: la nacio povas efektiviĝi nur, kiam ĝi forigas sin mem! Por konfirmigi la ideojn de 1789, la franca revolucio, la ideo devas malaperi en universala repacigo..., kaj li daŭrigas: kiu havas intereson je landlimoj? La reĝoj! Dividu kaj reĝu. Landlimo signifas gardo-postenon, posteno signifas soldaton. Enirado malpermesata, la signalvorto de ĉiuj formoj de privilegioj, malpermesoj, cenzuro kaj tiranio. El tiu limo, el tiu gardo-posteno, el tiu soldato venas, por la homaro, ĉiun malprosperon.
Naciismo ne mortis post kruela milito, sed male ĝi kreskis, kaj laŭ Alain Finkielkraut, eble la plej grava filozofo en Francio nuntempe, unu el la kazoj de tio estas la postulo, kiun oni devas rememori. La ideo, ke rememoro devas estis konservita, estis laŭ Finkielkrautkrat relative nova . Remeroro, li diras, estas altrudita al la postmilita generacio, kiu fakte nenion rememoras. Remeroro, estas la rifuzo atribui la de la nazioj faritajn genocidojn nur al la objektiveco de la historio. La celo estas; resti samtempulo de okazaĵo, kiun oni mem ne spertis. Oni komencis paroli pri la devo ne forgesi, por signi unuflanke, ke la specialistoj de la historio ne devis malsarĝi la homojn sed male doni al ili la vivantan konon/sperton, kaj montri ke malintereso, distanco kaj etika neŭtraleco estas ne akcepteblaj. Ne eblas alpreni iun sentan distancon koncerne Auschwitz kaj laŭlitere sekvi la preskribon de Spinoza : La homajn farojn, ne ridindigu, nek bedaŭru, nek prijuĝu, sed komprenu.
Ĉu tiu diro de Spinoza rilatas ankaŭ al la stulteco nomata nacio? Mi ne scias.
Ĉu ni povas forgesi kiom da mizero alportis naciismon, kiam ni rerigardas al la historio de niaj nacioj? Ĉu ne estis en la nomo de dio, reĝo kaj regantoj, ke ni instaliĝis en la kolonioj. Dum jaroj, ŝtelante diversmaniere la plej fruktedonajn grundojn, laboriginte la indiĝenojn kontraŭ mizeraj salaroj, ĉu ni ne eĉ soldatigis virojn, plej ofte kontraŭvole, por batali nian militon?
Kian dankon nia nacio donas, kiam ni pensas pri la nordafrikanoj, kiujn oni igis fari la plej danĝerajn, penigajn, malpurajn laborojn, kiujn siatempe la nacie fiera popolo rifuzis fari, kontraŭ ege malaltaj salajroj.
Mi verkis mian parolon dum mia feriado en Hispanio, kaj la brila suno de Katalunio ne povis alporti pozitivajn pensojn pri naciismo. Komprenble mi loĝas en Antverpeno, urbo kie pli ol 33% de la balotulbrutaro voĉdonis por Vlaams Blok, por ekstremnaciismon. Mi scias, ke kiam mi veturas sur la aŭtovojo venante tra Francio al la tunelo sub la Schelde, la rivero, kiu estas la natura limo inter la antverpena kaj la flandra dialektoj, ke mi sentas min bone. Hejmen, mi revenas hejmen al la domo, kie mi loĝas, al la urbaj filozofoj kaj la stratidiotoj, la stranguloj kaj pseŭdointelektuloj kaj mi kontente traveturas la tunelon al mia urbo Antverpeno, kie mi tiel kontente povas vivi. Sed mi ĵuras, karaj amikoj, se morgaŭ iu ajn volos starigi maltoleremon aŭ naciisman mallarĝecon, mi per la sama rapideco kiel mi venis al la urbo ankaŭ elektos la vojon al alia pli tolerema loko.
Neniu lando, ie ajn en la mondo, apartenante al iu ajn politika sistemo, modernigis la socion kun fermitaj pordoj, diris en 1982 Deng Xiaoping. Naciismo estis fermita pordo por mi.
Ĉu eble internaciismo donas plian kontentigon al ni?
Victor Hugo iam skribis en sia verko Politiko : Distancoj limigiĝos, la trafiko rapidiĝos kaj la homaro pro tio iĝos solidara unueco: ĉiuj grandiozaj faktoj de nia tempo alportas pacon. Preso, vaporenergio, elektro, telegrafio, unueco de mezurunuoj, libera merkato estas nenio pli ol la labordonaj elementoj de la ingrediento Nacio en la granda miksaĵo pro kio la homaro solviĝas. Ĉiuj fervojoj kiuj laŭŝajne direktas sin al malsamaj direktoj, Sankta Peterburgo, Madrido, Napolo, Berlino, Vieno, Londono, iros al la sama loko: LA PACO. La tagon kiam la unua aeroŝipo leviĝos, malaperos la lastan tiranion sub la grundo.
La Franca Revolucio volis tion; la teknika progreso efektiviĝis ĝin. Al Parizo la urbo de kiu ĉiu estas civitano apartenas laŭ nature la rajto esti la ĉefurbo de la kosmopolita mondo kaj al Francio la rajto estiĝi la mesaĝisto de la unueco : ĞKia brila, korvarmiga kaj grandega fenomeno estas tiu vaporiĝo de iu popolo al frateco! Ho, Francio, adiaŭ! Vi estas tro granda por esti simpla patrolando. Ni adiaŭas nian patron, kiu iĝis dio. Nur momenton, kaj vi transfigure forflugos. Vi estas tiel granda, ke vi eĉ ne plu estos. Vi ne plu estos Francio, vi estu la homeco, vi ne plu estos nacio, vi estu ĉieesta. Vi estas antaŭdestinita forvaporiĝi kiel brilanta unueco, kaj dum ĉi tiu horo nenio estas tiel grandioza kiel la videbla forviŝado de viaj limoj. Estu bazita je via grandega amplekso. Adiaŭ popolo! Bonvenon homo!ğ
Jam delonge la unua aerŝipo flugis kaj informacio transiras nian mondon pere de interreto. Telefono kaj fakso iĝis la tamtamo de la nova jarcento. Kiam ni legas informon pri la tuj-estontaj iloj por interkomuniki, ni apenaŭ povas kredi, ke iuj kuraĝas defendi la etburĝecon de la nacia penso. La mondo estas nia. Diris Finkielkraut en la verko Maldankeco : Venas nova vivospaco, kiu ne plu ekzistas el objektoj, sed el malobjektoj tio signifas el bildoj kaj programoj, kiuj ne plu obeas al limoj kaj teritorioj. La informacio-prizorgantoj, kiuj kune konsistigas la novan aristokration, la kreantoj, esploristoj, juristoj, bankistoj, konsultantoj, arkitektoj, filmoproduktistoj kaj artaj direktoroj, eldonistoj, verkistoj kaj ĵurnalistoj, ĉiuj partoprenantoj de la Hightech ludo, asertas esti aŭ deziras esti mondcivitanoj. La kosmopolitismo vere estas ilia praktika filozofio: por atingi dimension de modeco ili eĉ, sen multe da intelekta kaj morala penoj, povas malligi sin el la propra malgranda mondeto. Ligitaj al ĉiuj informo-fontoj kaj retoj ili staras kun ambaŭ kruroj en la universaleco.
Naciismo estas al tiu elito de la Global Village same fremda kiel la kosmopolitismo estis por la iama vilaĝano. Sed la vilaĝo, eĉ nomata tergloba vilaĝo, restas vilaĝo kaj do la rifuĝejo de la fermita animo.
La demando kompreneble estas; ĉu tiuj mondcivitanoj, tiuj kosmopolitoj volas dividi la riĉecon kun la povruloj aŭ la malplej favorataj samspeculoj aŭ ĉu ili preferas retiriĝi en la memkreitajn getojn, kie troviĝas la privata lernejo, fitnescentroj, privataj policistoj eĉ privataj rubaĵ-kolektantoj?
Kaj ni, karaj geamikoj, kiel internaciaj ni estas? Kion ni celas? En Sennaciulo de julio troviĝis leteron de k-do kiu volis diskuti pri klasbatalo kun aliaj gekamaradoj, sed ne ricevis respondon. ĉu tio signifas, ke a) klasbatalo ne plu ekzistas aŭ b) ke neniu havas intereson pri internacia batalo kiu fakte la internacian penson devas enhavi?
Fakto estas jeno: kiam klasbatalo iam ekzistis, kaj ĝi ne okazis internaciskale, ĝi entute ne efikis. Dum la jaroj mi ne plu kredas je la internacia klasbatalo, kiu estas la bazo de internaciismo, ĉar internaciismo povas nur regi kiam ekzistas supernacia pensado. Pensado inter la nacioj ja ankaŭ signifas, ke ni daŭre defendas la nacia aparteco de diversaj grupoj. Imagu, ke ni devas agadi internacie. Mi prenas simplan ekzemplon pri kiu suferis iam Nederlando kaj poste Belgio. La diamantprilaborado. En 1949, la tiama ministro pri laboro, la gravega socialisto Camille Huysmans permesis, ke la entrepenoj, kiuj prilaboris kaj vendis/aĉetis diamantojn, rajtu dum aĉetado kaj vendado forstreki 25% de la impostenda sumo. Jes, ankaŭ la salajro pagita al la diamantŝlifistoj rajtas esti traktata kun la samaj 25% da rabato, rilate al la oficiala salajro. La sindikatoj, kiuj estis socialisme konstruitaj, aplaŭdis la decidon de la ministro, sed ili forgesis, ke la konkurencaj laboristoj en Amsterdamo pro tio perdos laboron. La entreprenistoj en Amsterdamo postulis la samajn rajtojn kiel la kolegoj en Antverpeno, sed la laboristoj en Amsterdamo ne akceptis la proponon, kaj komenciiĝis striko kontraŭ la estroj kaj la eventuala decido favore al malplialtigo de la oficiala salajro. Multaj laboristoj en Amsterdamo perdis laboron pro la decido de belgaj socialistoj. La sindikato, kiu ŝatas paroli pri internacia solidareco, nun parolis pri protekto de la propra merkato. Mi simple volas diri, ke en internaciaj rilatoj daŭre la nacia sento ludas la plej gravan rolon. Internaciaj, do rilatoj inter la nacioj solvas same malmulton ol nacioj. Dum la jaroj la entreprenistoj en la mondo de diamantoj ne plu kontentis kun la po 25% da seninposta komerco kaj ili trovis aliajn malpli kostajn landojn ol Belgio por ŝlifigi la diamantojn. Ĉu vi pensas, karaj amikoj, ke la laboristoj el Ĉinio, Ruslando kaj Hindio komencis krii : Ho, ni ne volas forrabi la laboron de niaj k-doj el Belgio, ne ni ne volas ŝlifi tiujn diamantojn. Kompreneble ne, ili sidigis sin sur la seĝon kaj eklaboris kontraŭ dekono de la salajro, kiun ni ricevis.
Alia problemo. Kiam ni simple travagas Eŭropon, ni konstatas, ke pli kaj pli da regionoj postulas memregadon. Mi nun ne scias, ĉu la frisoj jam ĵetis bombon al la kaleŝo de la reĝino en Nederlando aŭ faris atencon kontraŭ politikistoj. Mi scias ke en Eŭskio (Vaskio) jam okazis multaj atencoj, mi scias ke en Francio eksistas grupoj, kiuj postulas liberiĝon disde la Franca ŝtato, ni ĉiuj ekscias pri la problemoj en iama Juguslavio, dispartigo de ĉehio kaj Slovakio kaj certe vi mem konas aliajn ekzemplojn.
Do tiu mondo, kiu volas internaciiĝi, unue postulas federiĝon.
Mi ne feriis, laŭ subskriboj sur muroj, en Hispanio, sed en la libera Katalunio. La katalunoj volas uzi la propran lingvon, propran konstitucion. Feliĉe ili estas iom pli mildaj en la batalo ol la eŭskoj, kiuj ne timas uzi armilojn por subteni la postulojn. Almenaŭ ne la ETA. Kelkaj partioj en Belgio, en la federacio Flandrio postulas sendependecon disde la valonoj, kaj ne kredu, ke mi nun simple parolas pri la ekstremdekstra Vlaams Blok..
Homoj kiuj lernis Esperanton kaj kiujn oni povus konsideri mondcivitanoj, restas sur la nivelo de internaciistoj. Multaj estas eĉ aktivaj etnistoj - kaj ilia internaciismo estas tia, kia konformas kun la etna partikularismo Do rilato inter nacioj, jes, sed antaŭ ĉio restas la propra nacio, la propra popolo, kiu estas tiel multe pli elstara ol la aliaj. Kompreneble ne ĉiuj sin sentas mondcivitanoj kaj kiel mia amiko Gary Mickle prave rimarkigis, ŝovinismo en tiu kruda formo tamen ne estas, aŭ apenaŭ estas renkontebla ĉe esperantistoj.
Kaj asocioj (Neregistritaj Organizoj) kiel Amnistio Internacia kaj Greenpeace aŭ Kuracistoj sen limoj, ĉu ili estas sensignifaj? Certe ne, karaj amikoj. Sed ili ne rilatas inter nacioj laŭ politika senco, sed laŭ humanisma maniero. Amnestio Internacia klopodas efektivigi mondvaste la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, alie dirite, oni pritraktas la homajn rajtojn internaciskale laŭ la sama maniero. La Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj subskribis preskaŭ ĉiuj landoj, entute estis nur 8 sindetenoj, kiam la 10an de decembro 1948 estis akceptita la deklaracio en la sino de Unuiĝintaj Nacioj. Sed por tiuj samaj nacioj, plejparte, la Universala Deklaracio havas la saman valoron kiel la papero, sur kiu oni skribis ĝin. Kompreneble ne estas malbone, ke ekzistas Amnestio Internacia, kiu laŭ mia kompreno rolas kiel sociala konscienco de la internacia politika pejzaĝo. Greenpeace devas eviti, ke la internacia komerca potenco tro rapide aŭ entute forkonsumas la naturon. Sen Greenpeace eble multaj homoj eĉ ne scius, ke ekzistas praarbaro.
Ĉu vi memoras, kiu kulpis pri la mortpuno, kiun suferis naturprotektantoj en Niĝerio? Ĉu mi bone memoras, ke estis kontata reĝa oleofirmao kiu detruis grandan parton de la fekunda grundo en Nigerio? Feliĉe, ekzistas nun la kontrolo de la Neregistaraj Organizoj, ĉar alie ni eble neniam scius, kio okazis rilate al malrespekto al homo kaj naturo.
Ĉu vi jam vidis la detruadon de la naturo, kiun kaŭzas ŝerĉado de diamantoj? Diamantoj, kies sola valoro estas ornami riĉulojn.
La nura kaj vera internacia laboro, kiun mi spertas, estas la laboro de tiuj Neregistaraj Organizoj.
Mi pensas, ke Amnestio ne pli volas protekti la vivon de blankulo ol la vivo de nigrulo aŭ indiano aŭ flavulo. La naturo en la Alta Veluwe ricevas la saman protekton kiel la arbojn en la Nigra Arbaro, aŭ la vivo de lupoj en la montaro de Hispanio egalas al la vivo de baleno ie ajn en la mondo, por Greenpeace. La vunditoj de internaciaj militoj ricevas ĉiuj la samajn zorgojn sen konsidero pri deveno aŭ etno, kiam la Kuracistoj sen limoj laboras.
Sed fine la Neregistritaj Organizoj ankaŭ laboras laŭ nacia koncepto. Amnestio Flandrio, Greenpaece Nederlando ktp. Jes eĉ tie restas malgraŭ la internacia strukturo la ombro de nacieco.
Eble la tria eblo solvas ĉiujn niajn problemojn. Ni ĉiuj aliĝos al Sennacieca Asocio Tutmonda kaj aniĝos al la Sennaciista Frakcio, sed kiel ĉiuj inter vi scias, la Sennaciisma Frakcio ne vere viglas en SAT kaj ekzistas - nur kelkaj pri sennaciismo interesitaj SAT-membroj, kiuj eble iam reestablos ion similan.
Mi certe ne devas klarigi al vi la diferencon inter sennacia asocio kaj sennaciista frakcio mi esperas sed por tiuj kiuj havas problemojn kun la terminoj mi volonte estos je via dispono post la parolo.
La sennaciisto prezentas al si la teron kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj.
Diris Lanti:
La sennaciistoj maltime kaj malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso kaj vokas al la racio de l komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu kaj disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson kaj helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili Esperanto estas sia ĉefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn kaj la naciecojn kaj ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj kaj kondukas al racia mastrumado de l terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas kaj lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.
Montriĝas el la teksto, ke Eŭgene Lanti ne estis Zamenhof, ambaŭ personoj havis klare tute aliajn esprimmanieron kaj emocion. Estas klare, ke Lanti, kiu verkis la tekston en 1931 emocie estis pli ligita al la laborista afero ol Zamenhof kaj por mi la teksto esprimas la dezirojn de honesta persono, kiu same kiel Zamenhof celis al paca mondo.
La membroj de SAT ĉi tie scias, ke regule ekestas debato en la sino de SAT pri la famaj vortoj de Lanti. Kun granda miro mi legis antaŭ nelonge tekston de Gilbert Ledon, per kiu li terure fifamigis la lantian ideon.
Antaŭ multaj jardekoj, kiam mi legis Manifesto de la Sennaciistoj-n de Lanti, skribis Ledono, mi konsciis ke tiu manifesto estas preskaŭ same nazia kiel la Mia lukto de Hitlero..., aŭ ĉu eblas imagi iun politikan reĝimon kiu, batalas kontraŭ ĉio nacieca kontraŭ naciaj lingvoj, kulturoj, kutimoj kaj tradicioj. Jen skemo por terora, tutmonda ŝtato de obskurantismo, ĉar la homo estas plureca kaj devas vivi libere.
La posta Sennaciulo aperigis reagon de mia amiko Gary Mickle, kiu plej verŝajne donis ne nur respondon al la insultoj de Ledon al Lanti, sed bone altiras la sennaciisma penso al la nuna tempo, al pli moderna koncepto.
Mi ne konsentas kun absolute ĉio en la Manifesto de Lanti, diris Gary. Lanti forte rekomendas la individunivelan sennaciiĝon. Varbi homojn por observado de sennaciisma kultura normo laŭ mi iom tro similas al la konduto de iuj naciistoj, resp. etnistoj, kiuj starigas normojn de patriotismo, nacia sento, etna identeco. Alivorte, Lanti volas oponi kontraŭ la batalema kontraŭkosmopolitismo per novtipa, ankaŭ batalema kosmopolitismo. Neniel elĉerpe li traktas la amplekson kaj naturon de la kulturaj perdoj, kiujn laŭcela sennaciigo de la mondo supozeble akcelus. Li pledas krome por sia propra vizio de estonta tutmonda mastrumado, laŭ mi tro spekulativa por esti integra parto de utila politika manifesto.
Tamen, nenio en la Manifesto meritas la brulstampon de faŝismeco, kiun k-do Ledon volas meti sur ĝin. La patosa tono de Lanti memorigas pri la alia, multe pli fama Manifesto de Marx kaj Engels, kaj ĝi povas ne plaĉi al iu aŭ alia. Sed li ne pledas por ia sennaciisma reĝimo, kiel k-do Ledon kredigas per citaĵo (. . . batalas kontraŭ ĉio nacieca . . .). La citaĵo en sia efektiva kunteksto koncernas la sennaciistojn kaj ne iun ŝtatan sistemon. Krom tio, Lanti eksplicite favoras la kulturan diversecon, kvankam tio sendube ŝajnas stranga kaj memkontraŭdira al tiuj, kiuj egaligas la nociojn kulturo kaj etna kulturo.
Mi mem pensas, ke Lanti sentis sin mem sennaciisto, homo, kiu ne bezonas la subtenon de iu nacia ŝtato: ĉu eble li eĉ ne havis la hejmecan senton, la ligon al la strato kaj loko, kie li dum jaroj vivis?
Ke lia ideo estis honesta montriĝas la sekva frazo el la Manifesto de la Sennaciisto: Tio ne signifas ke la homoj fariĝos ĉiu sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spirito-stato kaj karaktero de la homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage kaj povos ilin dediĉi al persona laboro; al individua kulturo, oni prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj kaj sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj kaj senteblaj en la tuta mondo.
Nur zelota naciisto povas protesti tiun frazon, sed konsiderante, ke la teksto verkiĝis en 1931, do antaŭ 70 jaroj, ĝi ne perdas valoron kaj restas moderna por esti pritraktata eĉ nun.
Mi volis komenci mian parolon per diroj de Zamenhof, sed fine decidis uzi la frazon ĝis la fino. Eble Zamenhof, la okulkuracisto el Bjalistoko estas multe tro subtaksita, kiam temas pri homaj kondutoj aŭ humanisma penso ĝenerale; ĉu ne estis li, kiu skribis al la Hebrea Ligo: Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron.
Mi scias ke ĉiu el vi subtenas ĉi tiun ideon de Zamenhof, krei harmonian homaron. Sed laŭ kiu koncepto? La politika dispartigo de homoj laŭ nacio ne povas kontentigi progresemulojn pro la tro maltolerema ideo, kiu troviĝas en la nacia penso. Internaciismo havas la samajn grandajn malfortajn flankojn kiel naciismo, ĝi ankaŭ baziĝas sur la NI-ideo, ni kontraŭ la ceteraj. Eble la lantia ideo de sennaciismo estas el la tri alternativoj la plej bona. Plej verŝajne Lanti influiĝis de la pensoj de sia bona amiko, la anarki-individuista filozofo Henri Ner. Dum la tempo, kiam mi preparis ĉi tiun babiladon, mi legis kelkajn tekstojn de Maks Stirner, individuisto kaj liberecano plej versajne la patro de la individuista penso. Memorante tiam ke mi ankaŭ havas iun en tiu senco esperantlingve mi retrovis la Individuista Manlibreto-n de Han Riner kaj tiu Han Riner estas ja nia amiko de Lanti, Henri Ner.
Henri Ner skribis responde al la frazo Kion vi komprenas per la nomo individuismo? Per individuismo mi nomas la moralan doktrinon, kiu sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco.
Karaj amikoj, mia espero estis, ke mi povu prezenti al vi la veron por la 21a jarcento. Bedaŭrinde eĉ sur la sojlo de ĉi tiu jarcento, mi ne havas respondon por vi. Mi ja faris al mi grandajn zorgojn, kiam mi konstatas, ke tutmonde la homoj akrigas la nacian pensadon, aŭ reiros al la popola identeco de antaŭ la franca revolucio. Ni la plej bonaj. Kvankam ni posedas ilojn, kiuj povas zorgi, por ke morgaŭ ni estu je la alia flanko de la mondo, sur la plej alta pinto aŭ en la profundeco de la oceanoj. Dum epoko, en kiu limoj ne plu ekzistas por kapitalaj transakcioj, senlimaj negocoj, ni rigardas televidon aŭ tajpas interretan mesaĝon, la plej ofta novaĵo bedaŭrinde rilatas al interhomaj buĉadoj. Por defendi la nacion, la tribon, homoj daŭre mortbatas unu la alian. Por la dio aŭ lingvo, kiun ni preferas, ni ne hezitas ĵeti bombon al la domo de la najbaro. Ni postulas kaj postulas kaj forgesas niajn devojn, la devon, ke ni vole-nevole devas akcepti, ke nia vero estas nur nia vero - nenio pli - kaj ke aliaj rajtas sian propran veron. Limigi la liberecon de aliaj estas por mi la plej grava puno, kiun homoj povas doni, kaj tio rilatas ne nur al la elekto de via loĝloko. Libereco estas la plej grava posedaĵo de la homo. Por esti liberaj ni kompreneble devas plenumi niajn devojn kiel homo kaj respekti la liberecon de la aliaj homoj.
Evidentas, ke homoj vivas en socioj, de kiuj ili dependas. Ne nur por siaj specifaj ambicioj kaj celoj, sed ankaŭ por la lingvo, en kiu ili esprimas la ambiciojn kaj celojn. Pro tio ekzistas daŭra kaj neeskapebla fonto de konfliktoj. Homo dependiĝas unu de alia, sed devas esti liberaj. Libereco signifas konfliktojn, kaj vivi en socio signifas, ke ni devas trovi solvon por tiuj konfliktoj, pere de intertraktadoj, kompromisoj aŭ demokrataj decidoj.
Thomas Hobbes jam skribis siatempe: En la homa naturo ni trovas tri ĉefkaŭzojn de malkonkordo. Unue, la konkurado; due, la malfido kaj trie, fiero. (...) kaj en la tria, iu aŭ oni uzas perforton, nur pro bagateloj, kiel vorto, rideto, difereco de opinio, kaj ĉiuj signoj de malestimo, ĉu direktita kontraŭ via persono, aŭ nerekte, kontraŭ viaj parencoj, amikoj, lando aŭ nomo.
Laŭ Hobbes homoj batalas por necesaĵoj, sed eĉ pli por etaĵoj kiel rekono.
Nur homoj sopiras al objektoj, kiuj el biologia vidpunto estas tute senvaloraj, kiel medalo aŭ la flago de la malamiko.
Ni volas havi socion, kiu ne suferas malhavon, kiu kapablas bone vivi. Ni volas ke la labormerkato efike funkciu, sed tiam ni devas akcepti en la socio, en kiu ni nun vivas, ke laboro iĝos pli kaj pli moviĝema/movebla: laboristoj ne plu ligiĝos al la specifaj taskoj, lokoj aŭ sociaj ligoj, sed devas preni kaj ricevi la liberecon al ŝanĝo, por eklerni novajn taskojn kaj teknologiojn kun la celo povi vendi sian laborforton al tiu kiu pagas la plej altan prezon. La rezulto kompreneble estos forta subfosado de la tradiciaj sociaj grupoj, kiel triboj, klanoj, familioj ktp. Ĉi tiuj grupoj povas doni laŭ certaj vidpunktoj grandan kontentigon al la vivo, sed pro la fakto, ke ili ne estas organizitaj laŭ raciaj principoj de ekonomika efikeco, ili perdas la batalon kontraŭ grupoj, kiuj jes respektas tiujn raciajn principojn. Ni vivas en socio, kie la libera merkato regas la tutan mondon kaj ĉu en ĉi tiu mondo ni ne devas akcepti, ke nia najbaro estas alilandano, homo, kiu serĉas aliajn eblojn (provokoj?) Mi legis antaŭ nelonge, ke se la Eŭropa Unio volas daŭre pagi emeretiĝmonon al siaj maljunuloj, ni antaŭ la jaro 2015 devas trovi dekvin milionojn da enmigrantoj, kiuj volas laboron, por ke ni havu nian pagon. Ni devas akcepti, ke nia nacio iĝas multkolora, multnacia, ke ekzistas pli ol unu dio kaj kredo.
Mi pensas ke la venonta jarcento ne plu havas lokon por postuli, ke via eksterlanda najbaro adaptiĝos al niaj normoj kaj kutimoj. Ni devas trovi novajn interkonsentojn, novajn manierojn por rilati kun niaj kunteruloj. Certe ni devas trovi novan manieron por krei sociojn kaj grupojn. En moderna socio ne plu estas loko por la jam tro maljuna nacio, kio signifas, ke ankaŭ la inter- nacio malaperos. La koncepto de Lanti pri Sennaciismo povas ravi min nur parte, sed eble post saĝa diskuto ni provas elkribri el ĝi la plej taŭgajn elementojn, kiuj donas al ni la eblon krei senlandliman sistemon, en kiu ĉiuj povos kontentige vivi.
Mi legis kaj relegis la verkon de Francis Fukuyama La fino de la historio kaj la lasta homo, ĉefverkon en la tuta mondo laŭdatan. Se ni kredu Fukuyaman, neniam plu venos nova sistemo, kiu superos la liberalan demokration. Kiu estas mi por kontraŭdiri tion, sed se li pravas, ni nepre devas plifortigi kaj subteni la neregistritajn organizojn, kiuj restas la nura demokrata opozicio al tiu sistemo. Ni devas kontraŭbatali pere de tiuj NRO la krudan kapitalismon kaj direkti la liberan merkaton al humana normo.
Kion ni bezonas? Por mi restas nur la vortoj de Henri Ner, la amiko de Lanti; Ke ni devas apliki la moralan doktrinon, kiu, sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco
.jakvo
| Kreita de la merkredon 20-an de oktobro de 2000. |
|
Muziko:Variaĵoj pri franca temo Que ne suis-je de la fougère, komponita de Fernando Sor en 1827. Legu |
LA MANIFESTO DUDEKJARA
|
| Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000. |
|
Muziko:La kontrabandisto, kanto verkita de Fernando Sor la lastan jarcenton. Legu |
Enkonduko en muzikon:Gitaro kaj akordojGitaro havas ses kordojn. La tri plej akutajn oni faras el plastika materialo, najlono, kaj la aliaj tri povas esti faritaj ankaŭ de tiu materialo, aŭ de silko, sed oni ĉirkaŭmetas ĉiun el ili per metala fadeno, kiu pezigas la kordon sufiĉe, por ke ĝia voĉo malaltiĝu. Oni diras, sekve, ke la animo aŭ spirito de tiuj kordoj estas silka aŭ najlona. La kordoj estas ligitaj al kapo de gitaro per klaviĥoj aŭ kejloj, kiuj estas ruleblaj pecetoj da ligno, kiu ingas en la kapon. Hodiaŭ la klaviĥoj estas metalaj, kaj havas meĥanismon kun dentradoj, por certigi, ke la kordo ne maltensias subite, kiel povis okazi en la istempo. Je la alia fino, la kordojn oni ligas al ponto, horizontala ligna peco kun ses truoj, kiun oni gluas al koverto de gitaro. La kordojn oni agordigas al tiuj notoj: mi, la, re, sol, si, mi. Oni skribas gitaran muzikon per klavo de sol (g, germankutime), sed oni ludas tiun muzikon unu oktavon pli malalte. Tio signifas, ke gitaro estas instrumento transmetanta, pro tio, ke oni skribas muzikon per malsama tesituro ol ĝi sonas. Por agordi gitaron, oni bezonas referencan sonon. Oni vendas apartan fajfilon, kiu estas nomita ĉe ludantoj diapasono. Fakte ĝi estas membrano, kiu vibras en cilindreto je frekvenco de 440 fojoj ĉiun sekundon. Tio estas la sono de la noto la, kiu troviĝas je la 3-a kordo premata je la 2-a trasto, la 5-a je la 12-a, la 4-a je la 7-a trasto, kaj unu oktavon pli alte je la 2-a je la 10-a, kaj la 1-a kordo je la 5-a trasto. Sed estas plej facile ludi la 5-an kordon malferme, tio estas, sen premi ĝin ie ajn, kaj alĝustigi per la koncerna klaviĥo ĝis ambaŭ kordoj sonas kohere, tio estas, bele kunaj, pro tio, ke la 5-a kordo malferme sonas unu oktavon pli malalte ol la diapasono.
Nun ni jam agordis nian gitaron, ni sekve povas formi akordon per ĝi: ni premu la 5-an kordon je la 3-a per la fingro 3-a de la maldekstra mano, la 4-an kordon je la 2-a trasto per la 2-a fingro, kaj la 2-an kordon per la 1-a fingro, kaj ni ni pulsu (frotu per la dika dekstra fingro) la tutan kordaron. Ni aŭdas nun la akordo de Do majora, kiun ni reprezentas per la apuda diagramo. Rigardu, ke tiuj kordoj ne premitaj havas 0-jn sur ili, se ili -aldone- ne sonas, estas X sur ili. Preskaŭ ĉiun kanton oni povas akompani per tri akordoj: tiu de la toniko -aŭ ĉefa noto en la tonalo-, la subdominanto kaj la dominanto aŭ superreganta grado. Ni scias, ke la notoj estas do re mi fa sol la kaj si.
La venontan numeron ni prezentos la akordon de subdominanto. Per ili tri ni akompanos nian kanton. |
| Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 31-an de oktobro de 2000. |
|
|