Sociala salajro

Estas fakto, ke nuntempe pri la socialaj ideoj regas skeptikismo. Oni ne atentas pri sociaj ideologioj.

Giordano Moya, ideologo.

La socialaj ideologioj naskitaj meze de la pasinta deknaŭa jarcento ne sukcesis praktike ĉe la fino de nia dudeka jarcento. La marŝismo fiaskis en Sovetio. La anarkiismo restas kiel nura atestanto. La kapitalismo en ĝia aspekto de libera merkato estas hodia en plena disvolvi o tra la tuta mondo en fazo de financa planediĝo.

Tute libera merkato, sen monopoloj, akrigas la konkurencon, instigas la teknikan disvolvi on, multigas la produktadon kaj fine reduktas la plusvaloron. Tamen, en kontraŭaj aspektoj, la financoj superregas enkadre de potencaj bankoj kaj financistoj. Alie la konkurenca merkato kunportas grandaj elspecoj en propagando kaj la praktikan monopolon de la internaciaj financoj kaj kelkaj transnaciaj entreprenoj. Antaŭ tiaj cirkonstancoj la laboristoj ankoraŭ restas organizitaj nacie kaj fariĝas senpotencaj anta tiuj novaj cirkonstancoj. Ili apenaŭ povas fari nenion. Tiel same okazas al la individuaj kaj malgrandaj entreprenoj. Tiuj entreprenoj, kiuj herediĝis de la patroj al la filoj tra generacioj preskaŭ malaperis. Multaj entreprenoj ordinare nur daŭras malpli ol dudek jaroj, kaj kompreneble tiuj entreprenoj ne asekuras porvivaj laborlokojn.

Certe la vivnivelo en la industriaj landoj estas nuntempe pli alta ol neniam antaŭe, sed pliiĝas la diferenco inter la riĉaj kaj malriĉaj landon kaj ankaŭ inter riĉuloj kaj malriĉuloj de la propraj riĉaj landoj. Ekzistas sendungeco, mankas la sekureco de laborlokoj kaj tiuj fari as pli kaj pli eventualaj.

Solvi tiuj socialaj problemoj estas tre malfacile. Ili bezonas tutmondan agadon akorde kun la ekonomia planediĝo. Monda organizo ne sekvas la financan planediĝon en iuj sociaj aspektoj. La mondo restas disigita en soberenaj ŝtatoj. La sindikatoj ankoraŭ estas naciaj. La esperantismo, kiu povas unuigi la homaron restas stagna kaj amorfa pri sociaj kaj socialaj aferoj. Dume, kion oni povas fari?

Nuntempe estas sufiĉa kapablo de produktado, des pli profitante la disponeblan laboradon de la sendungitoj, por stabli organizitan solidarecon fronte al iuj eventuala oj de la vivado.

La laborista luktado por pliigi la salajrojn restas vana, ĉar nur kontribuas al la mona inflacio. La reduktado de laborhoroj ne solvos la sendungitecon, ĉar plialtiĝos la prezojn kaj pro tio reduktas la aĉetkapablon kaj generas plian sendungecon. Tio farenda estas pliigi la sekurecon enkadre de la solidareco, fundamento de kohera kaj justa socio.

Tio farebla estas la sociala salajro aparta de la laborsalajro. Tio garantios ĉiujn pri la mizero en la abundeco. Ni imagu socialajn salajron por ĉiuj de la naskiĝo ĝis la forpaso. Ĝi estos helpo al la gepatroj por la infanoj, permesos longan instruadon al la gejunuloj, zorgos alfronte eventualan sendungecon, estos asekuro por la maljunuloj kaj plie ankaŭ estas asekuro por ruinigitaj entreprenistoj.

Kompreneble, ĉiuj devas kontribui al la monaj rimedoj por subteni tiun ĝeneralan sekurecon. Se oni ŝarĝas la entreprenojn per plia impostado, tiu impostado plialtigos la prezojn kaj en tutmondo komerca konkurenco ĝenos la disvendado kaj generos pli da sendungeco.

Ĝenerala asekuro bezonas ĝeneralan kontribuadon. Iun procento de la rento de ĉiuj, eĉ de la salajruloj, de la plej simpla laboristo al la plej granda potenculo.

Provizore, fronte al la globaliĝo de la financoj kaj iaj konsekvencoj, kiuj akrigos la socialan problemon, la plej atingebla sociala rimedo estas la sociala salajro. La kerna afero estas organizi la socion en la sociala aspekto kaj prepari la mensojn kaj la kulturon por envojigi la planediĝon ĝis la unuiĝo de la homaro, kio esence estas la interna ideo de Esperanto.

La vivado en solidareco estas pli alta civilizacia sociordo, kaj krom aliaj sociaj problemoj kiel la paco, ekonomiaj krizoj, solveblaj nur per la unuiĝo de la homaro, la sociala salajro povas esti antaŭpaŝo al pli humana socio.

Aŭgusto, 1998
Giordano Moya.


Kajero 40 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an de aªgsto de 1998 je la 13:38:59-a horo.