Gvidrezolucio
La 69-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta de la 13-a ĝis la 20-a de Julio 1996 en Sankta Petersburgo, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj el 21 landoj:
- Konstatas:
- Elektronika poŝto kaj la TTT-paĝoj ebligas rapidan kaj efikan interkomunikadon inter SAT-sidejo, LEA-oj, fakoj kaj SAT-anaro.
- Tio kontribuas al konkreta solidareco inter la laboristoj.
- Rekomendas: esplori novajn eblajn servojn pere de tiuj rimedoj (al junuloj, publikigo de deklaracio, ktp).
- Alvokas la LEA-ojn kaj SAT-grupojn kunlabori kaj helpi la SAT-junulfakon en la varbado de junuloj por SAT.
- Rekomendas: ke SAT-kongresoj fariĝu pli allogaj por gejunuloj.
- Alvokas kapablulojn proponi kaj verki artikolojn por numeroj de Sennaciulo dediĉitaj al sociaj problemoj kaj eventoj aŭ kongresaj temoj.
- Ĝojas pro la preteco de la novfondita itala LEA agnoski la Gotenburgan konvencion,
- Instigas al kreado de novaj LEA-oj aŭ SAT-grupoj.
- Aparte kuraĝigas la svedajn SAT-anojn daŭrigi kaj plifortigi siajn laborojn.
- Alvokas al revigliĝo de la SAT-frakcioj kaj ĝojas pri la super-tendenca etoso de niaj debatoj.
- Instigas la anaron varbi novajn membrojn kaj urĝe kaj malavare subteni finance la asocion.