Al tiuj malaprobaj opinioj Ibn Arabi respondis per nova eldono de la poemoj kun aŭtoraj
komentoj, ofte vorto post vorto, indikante eĉ la sekretan mistikan sencon, kiun li volis doni al
ĉiu esprimo. Tiusence li verkis jenajn versojn
Ĉio, kion mi mencias: tendoj kaj voja,o, homoj,
ĉio, kion mi komentas: li, ĉi, diroj aŭ riproĉoj;
ĉio, kion mi per versoj verkas pri doktrinvaloroj;
tio, kion mi esprimas pri aflikt' sub nubo-ploro,
aŭ pri la brilego splenda kaj ridet' de sun' kaj floroj,
kiam klamas mi pri fu,o de kameloj sen celloko
aŭ parolas mi pri lunoj ĉe la ginece' el domoj,
aŭ pri sunoj, plantoj, brizoj, vent' kaj fort' de fulmotondroj,
dunoj, vojoj kaj torentoj, ariatoj, montoj, boskoj,
junulinoj prezentantaj siajn mamojn kun allogo,
aperantaj kiel sunoj je la konfidenca horo...
ĉio, kion mi mencias pri sekretoj el la mondo
aŭ similaj fenomenoj, venas el la Dia gloro,
kaj de unu al l' alia iras al diversaj koroj
de la homoj sopirantaj submeti,on al Diavolo,
Tia sankta priskribado nin instruas en konkordo,
ke la vero mia havas ja paseon kaj estonton,
tial devas vi disigi la eksteron de l' verfonto
kaj en la interno serĉi la aŭtentan homo-bonon!
Daŭrigota...