Kaj alvenis finfine la momento de la adiaŭo. Momento ja
malfacile vortumebla, kvankam atendata ekde kiam ni, la
ĝisnuna redakta duopo de Kajeroj, anoncis nian
intencon transdoni nian taskon alimanen. Momento de viva
emocio. Kiom da neforgeseblaj vibroj! Naski enton, doni al
ĝi formon, disvolvi ĝin al tuto kun propra karaktero... Nu,
tiajn etapojn ni trapasis ne sen peno, tamen kun granda
fervoro: endis kaj indis krei ĉi-latitude liberan
esprimkanalon por la voĉo de la maldesktra esperantistaro.
Almenaŭ tian celon -humile ni asertas- ni plenumis. Ja
29 numeroj de nia gazeto, seninterrompe kaj sufiĉe akurate
aperigitaj laŭlonge de naŭ jaroj, atestas pri nia pozicio:
kondamno de ajna atenco kontraŭ la homaj rajtoj kaj la
medio, de ajna fanatikismo, defendo de la socia justo, de
laboristaj depostuloj, de progresemaj idealoj... Kaj emfazo
pri la kulturo kiel popola emancipelemento daŭre uzurpita
de la regantaklaso. Jen la konteksto de niaj literaturaj
sekcioj: eseoj kaj poemoj, multaj el kiuj, premierinte sur la
paĝoj de Kajeroj, konsistigis/os libroformajn
studaĵojn kaj poemarojn.Ni kaptas ĉi ŝancon por elkore danki la nemalmultajn amikojn de nia bulteno, ĉian kunlaborantojn, ĉiujn kamaradojn, kies sinceraj esprimoj de entuziasmo kaj, foje, de konstrua kritiko spronis nin al ĉiam pli arda kaj flegita laborado. Apartan dankon al la redaktoroj de SAT- Amikaro kaj Sennaciulo, kiu republikis Kajeroj-artikolojn kaj rekomendis nian gazeton al sia legantaro. Fine, niajn plej bonajn dezirojn al nia nova redaktoro, k-do Jesú de las Heras, kiu ekoficos venontnumere. Ni transdonas al li iamn materie modestan sed emocie riĉan kapitalon, kun la konvinko, ke post naŭ jaroj ĝi bezonas novan limfon, novajn blovojn, novan perspektivon. Ĉiuflankan sukceson en la dua epoko de Kajeroj!
La Redakcio